
RADOSŁAW NOWAKOWSKI
klaviceno
cifereca, brzęk łysogórski
registrita en aŭtuno 2026 hejme je Tascam DR-07X
imagis, ludis, produktis, projektis, verkis,
printis, bindis: R.N.
(tie
oni povas aŭskulti)
(tie
oni povas aĉeti .wav dosierojn)
Muziko krema. Ĉu temas pri koloro?
pri gusto? pri konsistenco? pri
teksturo? Ĉu pri io alia?
La
simetria klavaro de brzęk łysogórski (bruilo montkalva),
la
muzikilo fola, freneza, klavikordeca,
kun unu
paro de duoblaj kordoj, nebridelba kaj nekonata, ĉar
ekzistanta nur
je unu ekzemplero farita de, kompreneble, Tomasz
Rozborski, estas je
koloro originala de ligno, fraksena aŭ faga, mi ne
scias. Jen koloro
simila al tiu de ne freŝa, densa kremo, jam iom
flaviĝinta, kies
acideco komencas soni amarete. La bruilo (klakkordo?)
havas nur tiajn
klavojn, kaj ĉiu klavo diferencas per nuanceto kolora
kaj apenaŭ
videbla desegno de kreskringoj. Mankas nigraj klavoj
kiuj superus la
blankajn.
La klavoj
de klaviceno cifereca estas blankaj kaj mi ludas nur
ilin. Mi ne
tuŝas la nigrajn. Tamen ĝi ne estas la blankeco de
ordinara papera
folio, ĉar la surfaco de klavoj havas specialan
teksturon, preskaŭ
nesenteblan raspecon kiu iom malpurigas la blankon – jen
blanko de
freŝa kremo, aŭ jam kirlita, transformita en kremaĵon...
Aŭ eble
de jogurto? De kefiro? En la normala klaviceno tiuj
klavoj estus
nigraj, aŭ malhelbrunaj, kaj blankaj estus tiuj klavoj
kiuj en
fortepiano estas nigraj. Nu, kia konfuzo, kia belega
kaoso...
|